Díaz-Canel vokas stimuli la partoprenon de gejunuloj en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-07 07:57:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 7 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel vokis ĉi-lunde en la centra urbo Santa Clara  kuraĝigi junulojn en ĉiuj sferoj de la socio , pro ĝia graveco por la evoluo de la lando.

En sia kapablo kiel kandidato por deputito ĉe la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento), la eminentulo kunvenis en la biblioteko 'Martí', kun  membroj de la Federacio de Mezlernejaj Studentoj (FEEM), de la ĉefurbo de la provinco Villa Clara.

"Mi kredas je la talento de la homoj kaj precipe de ĝia juneco, pro ilia  kontribuo al la scienca kaj noviga disvolviĝo de la nacio", li diris.

Li diris, ke li sentis sin  Martí-ano, Fidelista kaj komunisto kaj li ne konsideras sin malbonsorta viro malgraŭ la malsimilaj malfacilaĵoj, kiujn li travivis dum sia mandato.

Díaz-Canel instigis junulojn decidi pri unuiĝinta voĉdono ĉe la balotoj la 26-an de marto, kio egaligus la plej konatajn kandidatojn por deputitoj kun la malplej konataj.

Siaflanke, la prezidanto de la FEEM en la provinco, Maikel Castro elstarigis la legitiman fierecon de ĉi tiuj junuloj, ke la ŝtatestro estis proponita de la urbo, kiu konservas la restaĵojn de la argentin-kuba gerilano, Ernesto Che Guevara.

"Ni ĉiam estos en la unua vico, en ĉiuj taskoj, kiujn la Revolucio asignas al ni, ĉar ĉi tio estas procezo, kiun ni neniam lasos forpreni de ni", diris la studentgvidanto de Villa Clara.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up