Usono arogantas erare ekskludante naciojn, diras la Kuba Ekstera Ministerio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-12 08:28:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 12 (RHK) La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj emfazis, ke Usono faris "arogantan eraron" alpreninte la respondecon gastigi la Pintkunvenon de la Amerikoj, sen havi la kapablon akcepti la partoprenon de ĉiuj.

Per sia tvitera konto, la vicministro pri eksteraj aferoj, Carlos Fernández de Cossío, denuncis tiamaniere la ekskludon de landoj kiel Nikaragvo, Venezuelo kaj Kubo de la kunveno de la venonta junio en la urbo Los-Anĝeleso, Kalifornio.

"Ŝajnigi dividi la hemisferon inter tiuj, kiujn Vaŝingtono toleras kaj tiuj, kiujn ĝi ne faras, estas recepto por fiasko," li emfazis.

Pro la ekskludoj de ĉi tiuj nacioj, la prezidento de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador, anoncis, ke li ne ĉeestos la kunvenon se Usono konservos tiun pozicion.

La prezidento de Bolivio, Luis Arce, ankaŭ forestos de la IXa Pintkunveno de la Amerikoj, konsiderante ĝin renkontiĝo, kiu ne reprezentas la valorojn de sia lando kaj la bezonojn de la regiono.

La provizo de Vaŝingtono estigis la malakcepton de gvidantoj kaj registaroj de la kontinento kaj internaciaj organizaĵoj kiel la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) kaj la Kariba Komunumo (Caricom).

La kontinenta evento renkontiĝos en la urbo Los-Anĝeleso de la 6-a ĝis la 10-a de junio kun tagordo, kiu traktos aferojn rilatajn al migrado kaj sano, punktoj en kiuj la ekskluditaj nacioj havas multon por kontribui.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up