Lula kritikas usonan blokadon kontraŭ Kubo en hinda gazetaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-11 12:17:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Nov-Delhio, sep 11 (RHK) La prezidento de Brazilo, Luis Inácio Lula da Silva, kritikis la usonan blokadon kontraŭ Kubo kaj asertis, ke la kariba nacio ne estas lando de teroristoj, Firstpost publikigis ĉi-lunde en Barato.

En ampleksa intervjuo donita al tiu novaĵ- kaj amaskomunikila retejo dum sia partopreno en la lastatempa Pintkunveno de la Dudek-grupo (G20), la brazila prezidento denuncis, ke Kubo estas sub ekonomia, komerca kaj financa sieĝo dum 60 jaroj de Vaŝingtono kaj tial la loĝantaro de la insulo ne povas disvolviĝi laŭ ĝi volas.

Li ankaŭ pledis por la elimino de la kampanjo kontraŭ Kubo, por kredigi ke  ke ĝi estas lando kiu gastigas teroristojn, per kio ili provas pravigi la blokadon.

Lula certigis, ke en siaj pli ol 30 jaroj de vizitado de la insulo li neniam vidis teroristajn trejncentrojn aŭ amasdetruajn armilojn.

Tial, li diris, en mia unua ŝanco kun la usona prezidento Joe Biden, mi diros al li, ke necesas ĉesi sankcii la kariban nacion.

Ne estas klarigoj, mi malkonsentis kun la blokado kiam mi estis 50-jara, nun mi estas 77-jara kaj mi ankoraŭ ne komprenas kial daŭras ĉi tiu politiko kontraŭ Kubo, li aldonis.

La brazila ŝtatestro severe kritikis la sankciojn kaj blokadon nuntempe aplikatajn kontraŭ Kubo, Venezuelo kaj Irano.

Li kredis ke tiuj politikoj estas pli malbonaj armiloj ol bomboj, ĉar iliaj viktimoj estas virinoj, infanoj, kaj homoj ĝenerale.
Tiusence li emfazis, ke necesas reguloj, por ŝanĝi tiun konduton kaj trovi alian manieron fari politikon en la mondo.

Lula precizigis, ke la planedo devas lerni vivi en paco kaj harmonio, anstataŭ detrui unu la alian.

Li aludis ankaŭ al temoj kiel la Hinda Prezidanteco de la Pintkunveno de G20 kaj la rolo, kiun Brazilo ludos ĉe la estro de la bloko, geopolitikaj konfliktoj sur la planedo kaj la rolo de tutmondaj institucioj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up