Pli ol cento da intelektuloj internacie elstaraj kondamnas la usonan blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-24 11:42:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 24 (RHK) Pli ol cento da intelektuloj kaj aktivuloj rekonitaj internacie pro sia laboro kaj  sociaj luktoj, subskribis alvokon lanĉitan de la kanalo Europa por Kubo  cele  kondamni la usonan blokadon kontraŭ la insulo, la platformo reliefigis hodiaŭ.

En nova elsendo de sia dimanĉa programo, la kanalo starigita pasintan oktobron por antaŭenigi solidarecon kun Kubo en Eŭropo kaj la mondo, menciis inter la subskribintoj la profesorojn Ignacio Ramonet kaj Atilio Borón, la meksikan filozofon Fernando Buen Abad kaj la brazilan teologon Frei Betto.

La listo inkluzivas la kuban poeton kaj eseiston Luis Toledo Sande kaj la argentinan socian batalantinon Hebe de Bonafini, fondinto de la asocio Patrinoj de Placo de Majo, elstarigis la moderantoj de la platformo, José Antonio Toledo kaj Michele Mesagna.

Pri la alvoko por malakcepti la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan de Vaŝingtono al la insulo dum ses jardekoj, ili specifis, ke ĝi ankoraŭ estas malferma kaj ili atendas la subskribon de aliaj personecoj.
Bonafini partoprenis la programon, kiu dividis spertojn pri siaj kontaktoj kun la historia estro de la Kuba Revolucio, Fidel Castro (1926-2016).

Toledo kaj Mesagna ripetis la alvokon el Eŭropo por Kubo  kun la celo realigi  novan mondan tagon de rifuzo kontraŭ la usona blokado de la 6a ĝis la 13a de junio, post kiam la 27a kaj 28a de marto la platformo mobilizis milojn da homoj en dekoj da urboj de la kvin kontinentoj.

La alvoko al manifestacioj kaj tutmondaj mesaĝoj en sociaj retoj celas ratifi solidarecon kun la insulo antaŭ la voĉdono de la 23-a de junio en la Ĝenerala Asembleo de UN pri projekto de rezolucio pri la “Bezono ĉesigi la sieĝon kontraŭ Kubo”. Iniciato simila al tiu amase  subtenita de tiu forumo 28 fojojn ekde 1992.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up