Díaz-Canel denuncas terorisman atakon kontraŭ kuba ambasadejo en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-25 17:37:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ambasadejo en Usono

Havano, sep 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, denuncis la terorisman atakon faritan kontraŭ la ambasadejo de la insulo en Vaŝingtono kaj postulis respondojn de la usonaj aŭtoritatoj.

 "Malamo lanĉis hieraŭ nokte, denove, terorisman atakon kontraŭ nia Ambasadejo en Vaŝingtono, en ago de perforto kaj senpoveco, kiu povis kosti valorajn vivojn," diris la prezidento en sia konto en la socia reto X, antaŭe Tvitero.

Ni denuncas ĝin kaj atendas agojn de la usonaj aŭtoritatoj, emfazis la ŝtatestro.

La kuba gvidanto revenis al la Hejmlando ĉi-dimanĉe post partopreno en la 78-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Usono.

Antaŭtage la ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez raportis, ke la kuba diplomatia sidejo estis celo de terorisma atako de individuo, kiu ĵetis du molotovajn koktelojn.

Sur la menciita platformo, Rodríguez anoncis, ke ne estis damaĝo al dungitaro kaj la detaloj estas precizigitaj. "Ĝi estas la dua perforta atako kontraŭ la diplomatia ĉefsidejo en Vaŝingtono," li memoris.

En aprilo 2020, individuo pafis al la ambasado de la insulo en ĉi tiu ĉefurbo, kaŭzante materialan damaĝon al la konstruaĵo.

Laŭ oficialaj datumoj, almenaŭ 581 agoj de ŝtata terorismo okazis kontraŭ kubaj diplomatiaj reprezentantaroj ekde la triumfo de la Revolucio en januaro 1959.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up