Islama Ŝtato atribuis al si la atakon kontraŭ nokta klubo en Istambulo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-02 10:52:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 jan (RHK) La terorista organizo Islama Ŝtato (EI) atribuis al si la atakon faritan la unuan de januaro en nokta klubo de Istambulo, Turkio, laŭ raportis la informagentejo Amaq, ligita al tiu grupo ekstremista.

Per komuniko, la EI certigas ke la atenco kontraŭ “unu el la diskejoj pli famaj de la mondo, kie la kristanoj celebris siajn apostatajn festojn” estis farita de “heroa soldato de la kalifato”.

En la frumateno de tiu ĉi 1-a de januaro, homo armita per fusilo de sturmo, eniris la klubejon Reĝino de Istambulo kaj pafadis kontraŭ la homamason, kiu celebris la alvenon de la jaro 2017. Dum la atako forpasis 39 personoj kaj 69 estis vunditaj.

La atakanto eskapis kaj la turka polico iniciatis specialan operacon por elserĉi lin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up