La heredanta princo de Japanio, Naruhito, akceptis la kuban vicprezidanton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-11 07:50:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ricardo Cabrisas,  vicprezidanto de la ministra konsilantaro de Kubo, kiu plenumas oficialan viziton en Japanio, estis akceptita de la heredanta princo Naruhito en Tokio.

Cabrisas dialogis kun la princo Naruhito, al kiu transdonis salutmesaĝon de la kuba prezidento Raúl Castro kaj komentis pri la nuna stato de la rilatoj inter la du landoj.

Cabrisas renkontiĝis kun membroj de la parlamenta ligo de amikeco Japanio-Kubo, kies prezidanto, la deputito Keiji Furuya, ratifis la pretecon de la Ligo por kontribui al ampleksigo kaj profundigo de la reciprokaj rilatoj.

La kuba vicprezidanto estis akceptita en la komerca ĉambro de Japanio, kies prezidanto Toshio Nakamura, esprimis la pretecon de la institucio kontribui al evoluigo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter ambaŭ landoj.

Aldone, la kuba delegitaro, vizitis la centron de ekspozicioj de Panasonic, kie li povis konstati la lastajn teknologiojn de tiu grava korporacio.



Komentarioj

  • Beno's gravatar
    Beno
    19/03/2015 10:02 am

    Ne povas auxskulti radion per IPAD


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up