Kuba prezidento akceptis la ministrinon de ŝtato de Barato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-14 13:42:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 14 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez akceptis la ŝtatministron pri eksteraj kaj kulturaj aferoj de Hindio, ŝian ekscelencon s-inon Meenakashi Lekhi, kiu komencis oficialan viziton al nia lando la 12-an de januaro, koincide kun la 63-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ nacioj.

En frata etoso, ambaŭ partneroj esprimis sian volon daŭrigi plifortigi la ligojn de solidareco kaj kunlaboro.

Díaz-Canel aludis la signifon de la vizito de la Ministro de Ŝtato kaj Eksteraj kaj Kulturaj Aferoj de Hindio en la nuna scenaro, kaj ankaŭ konsideris ĝin omaĝo al la maniero kiel la historiaj rilatoj inter ambaŭ nacioj formiĝas, kiun li priskribis kiel seninterrompa, ekzempla kaj respektema.

La Ŝtatestro emfazis la efikon de Barato kiel parto de nia Nacia Ekonomia kaj Socia Disvolva Programo ĝis 2030. ¨Ĉar estas tre gravaj entreprenoj kaj programoj, en kiuj Hindio partoprenas en la areoj de manĝaĵo, la farmacia industrio kaj renoviĝantaj energifontoj ¨

La prezidento ankaŭ ratifis la volon de la lando plu vastigi komercajn, ekonomiajn kaj kunlaborajn rilatojn inter ambaŭ nacioj.

Siaflanke, la Ŝtata Ministro pri Eksteraj kaj Kulturaj Aferoj de Barato, Ŝia Ekscelenco S-ino Meenakashi Lekhi, interŝanĝis pri temoj de reciproka intereso kiel nutraĵa sekureco kaj la prizorgado kaj konservado de la Medio, punktoj kiuj koincidas inter ambaŭ landoj.

La ŝtatministro de Barato, kiu ankaŭ estas membro de la Malsupra Ĉambro de la Parlamento, faras sian unuan viziton al nia lando, periodo en kiu ŝi disvolvis intensan agadon.

La Ministrinon  akompanas  la Direktoro de Latin-Ameriko kaj Karibio de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de tiu nacio, Lia Ekscelenco S-ro HifzurRahman Mohammad, kaj la Ambasadoro de Hindio en Kubo.


Fonto: R. Rebelde

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up