
Havano, jun 13 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (KKPK) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, gratulis la centran provincon Ciego de Ávila ĉi-vendrede pro la ricevo de la titolo de gastiganto de la Centra Ceremonio por la 26-a de julio, la Nacia Tago de Ribelo.
Okaze de la 72-a datreveno de la atako kontraŭ la kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, kiu markis la komencon de la revolucia batalo, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo konsentis aljuĝi la lokon por la Nacia Centra Evento la 26-an de julio al la provinco Ciego de Ávila.
Ĉi tiu teritorio konservas stabilecon en la plenumado de siaj ĉefaj taskoj en la ekonomia, politika kaj socia sferoj, procezo helpata de la laborsistemo kaj kunordigo inter la partiaj kaj registaraj strukturoj kaj la popolo, kie la aktiva partopreno de la novaj generacioj elstaras kiel esprimo de kontinueco.
En sia gratulmesaĝo, la kuba ŝtatestros esprimis: “Ĝi gajnis sian lokon per peno, persistemo kaj la talento de sia popolo”.
Li ankaŭ sendis “brakumon al la popolo de Sancti Spiritus kaj Guantanamo, kiuj ankaŭ elstaris meze de tre kompleksaj situacioj. Iliaj ekzemploj estu reproduktitaj tra Kubo,” emfazis Díaz-Canel.
La tri agnoskitaj provincoj alfrontas situaciojn similajn al la resto de la lando, sed ili montras pli grandan progreson en la trovo de solvoj, sen ignori la defiojn de la nuna momento, la malfacilaĵojn kaŭzitajn de la usona blokadpolitiko, kaj niajn proprajn mankojn.
Speciale, la Politika Buroo agnoskas kaj gratulas la kuban popolon, kiu plenumis tagojn de vera heroeco kaj kreiva rezisto fronte al la provoj de imperiismo subigi nin kaj malpurigi la laboron, por kiu pluraj generacioj donis siajn vivojn.
Ni faru la festadojn de la 26-a de julio la plej grandan omaĝon al Fidel, Raúl kaj la junularo de la Marti-Centjariĝo kiel permanenta pravigo de Kubo, kun la klara certeco, ke: La lukto ne ĉesis!
Fonto: ACN