Aprobis la ministra konsilantaro gravajn dokumentojn por la parlamenta sesio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-06 15:47:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, dec 6 (RHK) La Ministra Konsilantaro aprobis ĉi-mardon, en eksterordinara kunsido, la raporton pri la laŭtaksa efektiviĝo  de la ekonomio fine de 2023 kaj la proponita Ekonomia Plano por 2024, kaj ankaŭ la Antaŭprojekton de la Ŝtata Buĝeto por la nova jaro, kiu estos submetita al la konsidero de la deputitoj en la Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popola Povo, en ĝia X-a Leĝdona periodo, kiu okazos ekde la venonta 20-a de decembro.

Koncerne la debaton, kiu tie estiĝu pri  ĉi tiuj temoj, kaj aliaj de konsiderinda graveco por la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando, la popolo ricevos ampleksajn informojn en la venontaj tagoj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up