Kuba ministra konsilantaro pritaksas la progreson de la ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-29 16:54:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov  29 (RHK) La Konsilantaro de Ministroj de Kubo taksis marde la ekonomian situacion de la lando, la ŝtatbuĝeton kaj projekciojn por la venonta jaro.

La kunvenon gvidis la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kiu insistis, ke 2023 estos defia jaro, kie devas regi komuna laboro inter la popolo kaj la gvidantoj.

La prezidento esprimis, ke en la lastaj tri jaroj la Revolucio faris heroaĵon meze de la batalo por antaŭeniri kaj venki la pandemion de Kovim-19, krom la premoj de la blokado trudita de Usono.

Li klarigis, ke en  2023 devas regi  forigo de obstakloj, senmoveco kaj atendado. La batalo kontraŭ korupto kaj kontraŭleĝecoj devas daŭri, surbaze de la rimedoj ĵus adoptitaj de la plej altaj aŭtoritatoj de la lando.

Li montris, ke novigo devas ĉeesti en ĉiuj vivosferoj, precipe nutraĵproduktado kaj stabileco en la nacia elektra energia sistemo.

"Estas multe da laboro antaŭen en 2023, sed ni havas la eblecon fari ĝin," deklaris Díaz-Canel.

Siaflanke, la Vicĉefministro kaj Estro de Ekonomio kaj Planado, Alejandro Gil Fernández, emfazis la neceson labori pri la reakiro de turismo, la revigliĝo de produktaj agadoj kaj servoj, kaj ankaŭ progresi en la ampleksa transformo de la socialisma ŝtatentrepreno.

En ĉi tiu tago, la ministro-konsilantaro debatas ampleksan tagordon, kiu inkluzivas la analizon kaj aprobon de malsamaj esencaj politikoj por la ekonomia situacio de la lando, raportis en nacia televido.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up