Prezidento de Kubo akceptas angolan partiestron

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-12 15:33:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prensa Latina.

Havano, dec 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, akceptis ĉi-mardon la sekretarion de la Politika Buroo por Internaciaj Rilatoj de la Popola Movado por Liberigo de Angolo -MPLA-, Manuel Domingos Augusto.

En la renkontiĝo, la partiestroj emfazis la gravecon, ke la Komunista Partio de Kubo kaj la MPLA kunlaboras por profundigi la interŝanĝon kaj kunagadon inter la du registaroj kaj popoloj, raportis la kuba prezidento en sia profilo en la socia reto X.

La angola partiestro kompletigas labortagordon en Kubo kiu inkluzivas renkontiĝojn kun gvidantoj de la lando.

Antaŭtage li renkontiĝis kun la eksterafera ministro Bruno Rodríguez, kun kiu li taksis la altnivelon de historiaj ligoj kaj frateco, kaj konsentis pri la deziro plifortigi ilin en ĉiuj kampoj.

Dum la tago, la vizitanto interparolis ankaŭ kun la Sekretario de Organizo de la Komunista Partio de Kubo (PCC), Roberto Morales, kiu rememoris la vizitojn de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, al la afrika nacio.

En la okazo, Domingos Augusto kondamnis la blokadon truditan de Usono al la antila insulo kaj certigis, ke ĝi "ĉiam pli koncentriĝas al malplibonigo de la vivo de la kuba popolo".

Kiel pruvo de la volo de ambaŭ partioj plifirmigi kaj antaŭenigi rilatojn, estis subskribita interkonsento pri interŝanĝo kaj kunlaboro inter la PCC kaj la MPLA, por plifortigi la partiajn rilatojn en kampoj kiel formado kaj trejnado de gvidantoj kaj duflanka kunlaboro en la ekonomia sfero.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up