Je 65 jaroj de venkoj kaj transformoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-09 08:56:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Granma

Havano, jan 9 (RHK) Kiel tiu 8-an de januaro 1959, la venka Karavano de Libereco reeniris Havanon, anoncante novan etapon de profundaj ekonomiaj kaj sociaj transformoj en la lando.

Tiam, la ĉefkomandanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz, haltis multloke por interparoli kun la homoj, kiuj vigle akceptis lin, ĉar, kiel hodiaŭ, estis multo por diri kaj klarigi.

"Ni trovis en unueco, kolektiva direkto kaj amo al la Patrujo la fundamentajn rimedojn por alveni ĉi tien, engaĝitaj por doni solvojn al la problemoj, kiuj plej afliktas la popolon", diris Luis Antonio Torres Iríbar, unua sekretario de la Provinca Komitato de la Partio en la ĉefurbo, en la aranĝo por la 65-a datreveno de la eniro de la Karavano, ĉi-lunde.

En la Lerneja Urbo Libertad, kaj en ĉeesto de Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Torres Iríbar esprimis, ke ni vivas en escepta momento, koncentrita al evoluigo de la ekonomio, deĉenigi la produktivajn fortojn kaj praktiki novajn formulojn, kiuj, ligitaj al niaj principoj, antaŭenigas la necesan prosperon.

Fronte al ĉi tiu scenaro, li diris, ke ni devas plifortigi la preparon por alfronti ĝin, plifortigante valorojn, plenumante ĉiun taskon, parolante klare, ĝustatempe kaj honeste al la popolo.

Brigada generalo Delsa Esther Puebla Viltres, nome de tiuj, kiuj antaŭ 65 jaroj veturis pli ol mil kilometrojn en la liberecana karavano, reasertis, ke ni kubanoj devas konservi nian nerompeblan unuecon kaj fidon al venko.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up