Ses jaroj sen Fidel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-25 09:22:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 25-an de novembro, en Kubo kaj tra la  mondo oni  elvokis la historian gvidanton Fidel Castro.

La omaĝo al  Fidel  en la unuaj ses jaroj de sia fizika foriro, inundis lokojn, labor- kaj studejojn, kaj kulminis en la  centro, kiu portas lian nomon en Kubo, kiu estis malfermita ĝuste de antaŭ jaro.

Dediĉita al la studo kaj disvastigo de lia penso, la kreado de la ejo kun lia nomo  estas escepta, responde al lia decido  ne starigi en lia nomo monumentojn, bustojn kaj statuojn, nek nomi placojn kun lia nomo, parkoj, aleoj, institucioj kaj publikaj lokoj en Kubo.

Fidela adepto de la penso de la Nacia Heroo de Kubo, la verkisto kaj ĵurnalisto José Martí (1853-1895), Fidel Castro komprenis tiun marti-an maksimon, ke "la tuta gloro de la mondo taŭgas en greno de maizo".

Tio ne malhelpis, ke la popolo de la antila nacio kaj amikoj el ĉiuj kontinentoj rememoru vivon tute dediĉitan al justaj kaŭzoj kaj gvidi per ekzemplo, vojaĝi al la estonteco kaj reveni por rakonti pri tio, kiel diris la eksa alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika.

El diversaj landoj tra la mondo, membroj de la internacia solidareca movado faris dokumentajn projekciojn, libroprezentojn, inter aliaj iniciatoj, kaj levis sian voĉon kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado kaj la komunika subfosa kampanjo de Usono kontraŭ Kubo.

Ĝis la tombejo Santa Ifigenia kie ripozas liaj restaĵoj, en la orienta provinco Santiago de Kubo, kubanoj de pluraj generacioj pilgrimis kune kun aŭtoritatoj de la provinco por deponi florbukedon en oficiala ceremonio.

Denove, Kubo ne estis sola, kiel ne estis sola antaŭ ses jaroj, kiam prezidentoj, personecoj kaj amikoj de la insulo alvenis ĉi tien por omaĝi kaj akompani ĝiajn loĝantojn, por adiaŭi la ĉefkomandanton Fidel Castro, en sia transiro al eterneco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up