Kubaj junuloj memoras la alvenon de la jakto Granma

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-02 10:05:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo Granma

Niquero, Kubo,  dec 2 (RHK) La nacia ceremonio por la 65-a datreveno de la surteriĝo de la jaĥt-ekspedicio Granma, gvidata de Fidel Castro, okazis sur ĝia scenejo en Playa Las Coloradas, en Niquero.

Okdek du elstaraj gejunuloj el la tuta Kubo simbole reeldonis la historian heroaĵon kaj partoprenis en la memorfesto kune kun centoj, kiuj aranĝis noktan deĵoron kaj frumatene ĉe la Monumento Portada de la Libereco, atendante la 2-an de decembro.

Ĉi-okaze, oni omaĝis al Fidel, kvin jarojn post lia morto, kaj al la herooj kaj martiroj de tiu epopeo, kiu rekomencis la liberigan militon en la Montoĉeno Maestra.

La ĉeestantoj al la memorceremonio en Plaĝo Las Coloradas ratifis, ke la imperio neniam havos Kubon, kaj postulis de la Usona Registaro la finon de la krima blokado, per kiu ĝi intencas submeti  la popolon pro malsato kaj malsano.


Fonto:  Radio Reloj

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up