Kuba prezidento kontrolas prioritatojn en la provinco Artemisa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-12 08:50:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: X @PresidenciaCuba

Havano, jan 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-ĵaŭdon la okcidentan provincon Artemisa kie li interparolis kun produktantoj kaj la loĝantaro, dum kontrolvizito  pri la prioritatoj de la teritorio en la kuranta jaro.

En kontaktoj kun la loĝantoj de la municipo Bahía Honda, la prezidento instigis ilin informi sin per oficialaj amaskomunikiloj pri la regulaĵoj ĵus efektivigitaj en la lando por korekti distordojn kiuj influas registaran administradon.

Fidu nin ĉar ĉio estas farita por pli bone, ni devas esti atentaj al la informoj donitaj de la ĉefaj aŭtoritatoj, li diris.

Laŭ la profilo en la socia reto de la Prezidanteco X, la ŝtatestro certigis, ke ĉiu el la anoncitaj regulaĵoj estos aplikita kiam ĉiu el ili havos la kondiĉojn por efektivigi ĝin.

Li asertis, ke la ekonomia sistemo de Kubo celas  profitigi ĉiujn kaj konsideras la bezonojn de la plej vundeblaj, kaj la gvidantaro de la lando konsideras la dubojn kaj opiniojn de la loĝantaro.

Ĉi-jare ni devas fari pli bone, laborante. Ni devas produkti kaj krei riĉaĵon, kaj distribui ĝin kiel eble plej juste, tio estas socia justeco kaj tio estas Socialismo, li notis.

La turneo de Díaz-Canel komenciĝis en la sukerfabriko Harlem kaj inkludis sociajn celojn de Bahía Honda, kaj li parolis kun manaĝeroj kaj laboristoj de la sukeragroindustria firmao.

Li iris ankaŭ al Farmo  ´Apuro´, kie, sur ĉirkaŭ naŭ hektaroj, estas kultivitaj fruktarboj kiel mango, gujavo kaj papajo, destinitaj por industrio, same kiel aliaj agrikulturaj produktaĵoj.

Fine de la pasinta jaro, la kuba registaro anoncis aron da rimedoj celantaj konservi sociajn atingojn, korekti ekzistantajn distordojn por akceli la ekonomian reakiron de la lando en 2024 kaj havigi pli grandan socian protekton al familioj kaj homoj en vundeblaj situacioj.

Tiaj dispozicioj serĉas justan kaj egalecan distribuadon de la generitaj riĉaĵoj, kuraĝigante produktadon kaj laboron por subteni sociajn atingojn, raportis tiam la Ministro pri Ekonomio kaj Planado, Alejandro Gil.

Inter la korektendaj distordoj estas la subvenciitaj prezoj de brulaĵo, elektro kaj la baza korbo, kaj ankaŭ solvi la buĝetan deficiton.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up