Kuba prezidento plenumas intensan tagordon en la centra provinco Cienfuegos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-25 11:55:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Díaz-Canel trairas diversajn sociekonomiajn lokojn en Cienfuegos. Foto: PL

Cienfuegos, jul 25 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, komencis sian turneon en la provinco de Cienfuegos tra la komunumo El Fanguito, unu el la 42 vundeblaj kvartaloj inkluzivitaj en programo de restarigo.

Frumatene, la prezidento notis en sia tvitera profilo: “Ni iras al la bela Cienfuegos. Ni vizitos kvartalojn, produktajn, kulturajn kaj edukajn centrojn. Nian ŝuldon ni pagos ankaŭ kun la termoelektra centralo Carlos Manuel de Céspedes. Ni interŝanĝos kun tiu batalema urbo kaj ĉiam ribelema #Siempre en 26”.

La ĉeesto de la ankaŭ unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio (PCC) okazas sojle de la festado de la 69-a datreveno de la sturmoj kontraŭ la kazerno Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes, kiuj la 26-an de julio 1953 markis la komencon de la Kuba Revolucio.

La prezidenton  akompanas  la Ĉefministro, Manuel Marrero, kaj  la Sekretario pri Organizo de la Centra Komitato de la PCC, Roberto Morales, plus la ĉefaj teritoriaj aŭtoritatoj.

Ĉirkaŭ 10.000  provincanoj partoprenos morgaŭ, mardon, en la centra solenaĵo okaze de  la Nacia Ribelo-Tago.

La 26-an de julio 1953, grupo de junuloj gvidataj de Fidel Castro, kaj poste identigitaj en la kuba historio kiel la Centjara Generacio, atakis la kazernon Moncada (Santiago de Kubo) kaj Carlos Manuel de Céspedes (Bayamo), agojn kiujn Fidel  mem priskribis  kiel la malgranda motoro kiu startis la grandan motoron de la Revolucio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up