Atentigas la kuba prezidento pri morteco de la Covid-19 en la centra provinco Ciego de Ávila

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-23 11:20:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en kunsido pri la  Covid-19

Havano, sep 23 (RHK) La ĉiutaga kunsido de la provizora laborgrupo de la registaro, prezidita de la ŝtatestro Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, dediĉis sian analizon al la situacio de Havano, Ciego de Ávila, Matanzas, Sancti Spiritus kaj Holguin, la kvin provincoj, kiuj konfirmis novajn kazojn de Covid-19 ĉi marde. 

La ŝtatestro denove atentigis pri la morteco ekzistanta nun en la centra provinco Ciego de Ávila, teritorio kun la plej alta indikilo rilate pozitivajn kazojn por ĉiu cent mil loĝantoj dum la lastaj 15 tagoj, kaj krome, dum la lastaj tagoj, havis pli da mortintojn, kio delonge ne okazis en la insulo.

Aliflanke, la guberniestro de Havano, Reynaldo García Zapata informis pri la situacio de la ĉefurbo, kiu fermis du eventojn de loka transmisio.

La vicministrino pri publika sano, Regla Angulo, elstarigis la laboron faritan en Havano por solvi la kazojn sen epidemiologiajn ligojn, kiuj en difinita momento atingis la nombron de 55.

Aparta atento estis donita al nova evento malfermita en la okcidenta provinco Matanzas, en la konstrua centro de turismo, kiu estigis ĝis nun 57 novajn kazojn. Oni pristudas pli ol 2200 personojn per la koncernaj testoj dum efektiviĝas la procezo por identigi iliajn kontaktojn kaj izoligi ilin en la centroj pretaj por tiuj kazoj.

En tiu ĉi laborsesio ankaŭ partoprenis la guberniestroj de Artemisa kaj Sancti Spiritus, provincoj kun po 33 kazoj dum la lastaj 15 tagoj, samkiel la guberniestro de la orienta provinco Holguin, kun 4 pozitivoj samperiode, malsamaj realoj, kiuj serĉas saman celon, tio estas, bremsi la kontaĝon por eviti kontrolperdon de la situacio, indiko ofte petita de la kuba registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up