Kuba prezidento vizitis la okcidentan provincon Mayabeque

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-13 17:29:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la komunumo 'El Cangre', en la municipo de Güines, Díaz-Canel interŝanĝis kun ĝiaj loĝantoj.
Foto: @PresidenciaCuba

Havano, jan  13-an (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, faris ĉi-vendredon laboran viziton al gravaj lokoj en la okcidenta provinco. de Mayabeque.

La Prezidanteco de Kubo en sia profilo X,  informis ke Díaz-Camel alvenis al la farmo Luisa, situanta en la komunumo Vigia Roja, kie 50 hektaroj de terpomoj estas kultivataj, ankaŭ fazeoloj kaj maizo, ĉi lasta kunlabore kun Vjetnamio.

En la komunumo 'El Cangre', en la municipo Güines, la vizitantoj faris interŝanĝon kun ĝiaj loĝantoj. Ili parolis pri loka historio, la situacio en la lando, kaj la ŝtatestro ripetis, ke la ĵus anoncitaj regulaĵoj por impulsi la ekonomion,  estas por la profito de ĉiuj.

En alia punkto dum la turneo de Mayabeque, Díaz-Canel alvenis al la profesia antaŭuniversitata instituto "Félix Varela y Morales", centro kiu havas sian novan sidejon en la municipo de San José de las Lajas, la provinca ĉefurbo.

Tute nature kaj diafane,  la studentoj babilis kun la kuba prezidento kaj liaj akompanantoj, inter ili, la sekretario pri organizo de la komunista partio, Roberto Morales kaj gvidantoj de la partio kaj registaro en tiu teritorio, kiu ĵus festis sian 13-an fondodatrevenon.


Fonto: @PresidenciaCuba.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up