Prezidento Díaz-Canel vizitis komunumojn kaj instituciojn en Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-04 08:58:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Kubo, feb 4 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko, travojaĝis komunumojn kaj instituciojn en Santiago de Kubo, kadre de sia labortagordo en la teritorio.

La prezidento vizitis lokojn de la kvartalo Pastorita, en la kontinueco de la klopodoj de la landa gvidantaro por konservi rektan kontakton kun la komunumoj, kaj ene de tio li vizitis la infanvartejon "La Espiguita", centro kiu transformiĝas kun la partopreno de loĝantoj kaj entoj de la municipo.

En la Universitato de Oriento, la Ŝtatestro vizitis la studentan loĝejon, lastatempe restaŭrita, kaj interŝanĝis kun  studentoj de Angla Lingvo kun kiuj li diskutis diversajn temojn kaj speciale zorgis pri interreta konektebleco por studo.

La programo ankaŭ pripensis taksi la investojn faritajn en la ginekobstetrika hospitalo Tamara Bunke, fermita ekde la fino de 2020 kaj ĉefapogilo en la Programo pri Patrina kaj Infana Prizorgado en la provinco.

Antaŭ la turneo, la ŝtatestro prezidis hodiaŭ matene la jaran asembleo en la municipo Santiago de Kubo, kiel daŭrigo de la 8-a Partia Kongreso.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up