Pinar del Rio reeldonas eniron de la Libereca Karavano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-17 09:44:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Alveno de la karavano  de la Libereco al Pinar del Río

Havano, jan 17 (RHK) La loĝantaro de la okcidenta provinco Pinar del Rio  reeldonas hodiaŭ la eniron de la Karavano de Libereco en la teritorion la 17-an de januaro 1959, kun Fidel Castro ĉe la stirilo kaj la espero de digna estonteco por viroj kaj virinoj de Kubo.

Reprezentantaro de junuloj kaj elstaraj laboristoj trairos la vojon de la barbuloj antaŭ 65 jaroj ĝis ili atingos la interkruciĝon de la strato José Martí kaj la avenuo Rafael Ferro, en la ĉefurbo, kie unuafoje parolis la gvidanto de la triumfa Revolucio al la naskitaj sur ĉi tiu tero.

Sur kamiono, kiu fariĝis platformo, li alparolis la popolon  proksimume je la 8:20 vespere  dum pli ol du horoj, kaj  klarigis al ili la programon de la Revolucia Registaro skizitan dum la Moncadan-juĝo en 1953. Li neis la kalumniojn de la eksterlanda gazetaro, kiuj  celis misfamigi la naskiĝantan socian projekton kaj esprimis sian deziron agi por levi la regionon el mizero kaj forlaso.

Mi ne venis al Pinar del Río ĉar mi devis resti en Havano dum kelkaj tagoj. Tia estis la revolucia fervoro de tiu ĉi provinco (...) ke dum la vojaĝo inter Oriento kaj Havano mi ricevis sugestojn de multnombraj kunuloj, petante min veni al Pinar del Río antaŭ ol alveni al Havano, li deklaris tiun nokton.

Ne eblis tamen haltigi la marŝon de la tuta kolono por fari ĉirkaŭvojon tra la provinco, kaj mi respondis al tiuj kunuloj: “Ne zorgu, ni ne forgesis Pinar del Río, ni iros al Pinar del Río”,  li tiam diris.

Tiutage, ekde frumatene, la popolo de Pinar del Rio  atendis la alvenon de Fidel, kiu jam faris vastan vojaĝon tra pluraj teritorioj, nur kelkajn tagojn post sia triumfo.

Kaj ĉiujare nova karavano gvidata de gejunuloj, akompanata de batalantoj de la Revolucio kaj artistoj, memoras tiujn, kiuj spuris la vojon al libereco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up