Kubo celebras la restarigon de libereca krio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-24 09:37:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 24 (RHK) De antaŭ 126 jaroj Kubo restarigis la liberecan krion, kiu rekomencis la necesan militon kontraŭ Hispanio por serĉi lando-projekton de sendependeco, kiu laŭ la spertuloj, alvenis ses jardekojn poste.

La asertas la historiisto, la patrioto kaj konspiranto Juan Gualberto Gómez komunikis pri la ribeliĝo al la ĉefrolulo de tiu ĉi tria milito, José Martí, per mesaĝo ĉifrita kiu tekstis jene: “ĝiroj akceptitaj”.

La historiisto Luis Fidel Acosta klarigis al la informagentejo Prensa Latina, ke post la forlaso de armiloj flanke de la plimulto de la kubaj trupoj post dekjara batalo (1868-1878), okazis kelkaj klopodoj fiaskaj por subteni la ribeliĝan movadon en la insulo.

José Martí, ĵurnalisto, poeto, politiko kaj patrioto, estis la respondeculo kapabla unuecigi el la elmigrantaro en Usono, la veteranojn kaj novajn generaciojn ĉirkaŭ sendependismo.

Martí fondis la revolucian kuban partion (PRC, hispane), kiu ne distingis rasojn, socian sektoron aŭ ekonomian klason inter sia membrado; li preparis la kondiĉojn por rekomenci la militon kaj poluris malglataĵojn inter la ĉefaj militestroj kiel Máximo Gómez kaj Antonio Maceo, komentis la historiisto.

La spertulo emfazis ke Martí pledis, krome, por fondi justan Respublikon kun la malriĉuloj kaj por la malriĉuloj, kaj ĉefe, por nova lando kun revolucia kaj transforma procezo de la socia strukturo.

La projekto de Martí estis pli radikala ol la koncepto de sendependeco, kaj inkluzivis la kreadon de nacio kun vasta senco latinamerikanista kaj kontraŭimperiisma, li aldonis.

Laŭ Acosta, fine de 1894 jam ekzistis kondiĉoj por rekomenci la armitan batalon kaj Marti antaŭesprimis la bezonon ke okazu samtempaj ribeliĝoj  tra la tuta lando.

Al tio aldoniĝus la elŝipiĝo de la vaporŝipoj Lagonda, Amadis kaj Baracoa kun la ĉefaj estroj kaj armiloj, tri ekspedicioj, kiuj estis parto de la Plano de la Fernandina, kiu ne povis konkretiĝi pro ies denunco.

Spite al tiu fiasko, Martí decidas ne prokrasti la ribeliĝon en Kubo pro tio ke Hispanio jam estis avertita kaj en la insulo la patriotoj deziris komenci la militon, klarigis la historiisto.

Laŭ la historiisto Ernesto Limia, la ribeliĝoj okazis pli intense en la orienta regiono.

Nur en la teritorio, kiu hodiaŭ inkluzivas la provincon Granma, okazis 16  ribeliĝoj sub la komando de la maĵoro generalo Bartolomé Masó, li asertis.

Ankaŭ en guantánamo kaj Santiago de Kubo. Dum en okcidento la ribeliĝoj ne havis samajn sekvojn, kvankam kelkaj okazis en la provinco Matanzas, kaj estis rapide sufokitaj de la hispanaj trupoj.

La historiisto asertis ke la 24-a de februaro 1895 ne atingis la insulon la antaŭviditan tsunamon, sed jam tondris en Kubo la krion de “sendependeco aŭ morto”.

José Martí elŝipiĝis kun Máximo Gómez tra Plaĝeto de Cajobabo la 11-an de aprilo samjare kaj forpasis la 19-an de majo dum batalo.

Post lia morto, okazis interna procezo en la milito de 1895 kiu disigis la radikalan movadon, kaj ĝi perdis la transforman kargon de Martí, restante nur la ŝelo de naciliberiga milito, emfazis la historiisto.

Laŭ la spertulo, la idearo de la kuba apostolo ne rekuperiĝis ĝis ses jardekoj poste kun la venkon de la kuba Revolucio la 1-an de januaro 1959.

Nur tiam ekkonstruiĝis la egalrajta socio priparolita de Martí, kun ĉiuj kaj por ĉies bono, kiam oni elstarigas la rolon de tiuj subaj sektoroj, kiuj laŭlonge de la historio estis forgesitaj el la vidpunktoj ekonomia, politika kaj socia. 

Acosta elstarigis la karakteron latinamerikanistan kaj kontraŭimperiistan de la lando naskiĝinta en 1959.

“Revolucio kiu serĉas defendi kaj doni pli da socia justico por la malriĉuloj kaj por ĉiuj, kiuj bezonas tion, tial, ĝi rekuperas kaj emfazas tiun idearon de Martí”, li aldonis.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up