La kuba prezidento alvokas la kubanojn eviti la eniron de la viruso Zika en Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-22 07:21:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Raúl Castro alvokis la kuban popolon kun disciplino plenumi ĉiujn regulaĵojn de la ministerio pri publika sano kaj kontribui eviti la eniron de la danĝera viruso de Zika.

En la alvoko, publikigita de la gazeto Granma, la kuba preizidento esprimis ke ĝis nun tiu viruso ne eniris la landon, kaj bezonatas ke la civitanaro estu la ĉefa rolando de tiu batalo kontraŭ la moskito Aedes, ankaŭ transmisianto de la dengo kaj chikungunya.

En sia mesaĝo al la civitanaro, la prezidento esprimis ke ĝis nun oni ne detektis kazon de Zika en nia lando, sed oni gvatas kaj pristudas ĉiujn febrajn simptomojn nespecifajn por frue identigi ĝian ĉeeston kaj intensigas la sanitaran internacian kontrolon. Se estiĝus iu malsanulo, ekzistas ĉiuj kondiĉoj por kvalifikita medicina servo.

Kubo evoluigis intensan laboron por malmultigi la ĉeeston de la vektoro kun la celo teni ĝin en niveloj kiuj ne kreas danĝeron, tamen, faktoroj rilataj al netaŭga kvalito teknika de la kontraŭvektora laboro, la nebona media sanigado kaj malfavoraj klimataj kondiĉoj favoras la riskon por ke malsanoj disvastiĝu.

Fronte al tia situacio, la estraro de la partio kaj la registaro adoptis agadplanon, sub la gvido de la ministerio pri publika sano, por alfronti la viruson Zika kaj konsekvence la malsanojn de dengo kaj chikungunya.

Tial urĝas entrepreni sanigan intensan programon en laborejoj, rezidejoj kaj en la loĝejoj mem, kun la aktiva kunlaboro de la organoj kaj amasorganizaĵoj kaj la komunumo. Estas necese ke ĉiu kubanino kaj kubano entreprenu tiun batalon kiel persona afero, problemo kiu koncernas ĉiujn, specife pro la respondeco akirata, unue kun sia familio.

Kiel parto de tiu ĉi agadplano,  la revoluciaj armitaj fortoj disponigos pli ol 9 mil efektivoj, interalie, oficiroj permanentaj kaj de la rezervo samkiel teknikaj rimedoj por fortigi la kontraŭvektorajn laborojn kaj por sanigado, kun aldona subteno de 200 policaj efektivoj. 

Post tiu ĉi intensa etapo oni devas starigi programon daŭripovan en la tempo, kiu ne estu nur plia kampanjo tiel ke oni garantiu mininumajn indikilojn de infestiĝo.

Samkiel en aliaj momentoj, nia popolo scios demonstri sian kapablon organiziĝi por subteni la sankvaliton akiritan  kaj tiel eviti suferon al niaj familioj. Kiel neniam antaŭe en similaj taskoj, urĝas esti pli  disciplinaj kaj postulemaj, tiel finiĝas la mesaĝo de la kuba prezidento Raúl Castro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up