Plia komdamno al la agresa usona politiko altrudata al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-09-25 11:17:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Gvidantoj de Latinameriko, Afriko kaj Azio esprimis en UN sian rifuzon al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono kontraŭ Kubo, sinteno fiksita dum la debato altnivela ĵusokazinta kadre de la Ĝenerala Asembleo.
En la plenkunsido de la 193 membroj de UN, la prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, taksis anakronismo de la malvarma milito la sieĝon de Vaŝingtono kiu daŭras pli ol 50 jaroj.
Siaflanke, la prezidento de Bolivio, Evo Morales, asertis ke la usona sieĝo  estas la sistemo de unuflankaj punoj pli maljusta, akra kaj  longdaŭra iam altrudita al iu ajn lando.
Temas pri ago genocida kaj kolonia, kiun ni devas haltigi tuj, li asertis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN.
Aliaj gvidantoj kiuj same esprimis sin rilate la usonan politikon estis la ŝtatestro de Sudafriko, Jacob Zuma, kiu postulis haltigon de tiu sieĝo, kies ekonomia kosto estas biliono 112 mil 534 milionoj da dolaroj laŭ raportite de la kubaj aŭtoritatuloj.
Same aldonis la ŝtatestro de Sri Lanko, Mahinda Rajapaksa, kiu asertis ke tia sieĝo mahavas etikon kaj estas maljusta pro ties konsekvencoj por la insula loĝantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up