María Fernanda Espinosa: la membro-ŝtatoj de UN kontraŭ la usona blokado altrudata Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-02 08:09:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

UN, 2 okt (RHK) La prezidantino de la Ĝenerala Asembleo de UN en ties 73-a laborperiodo,  María Fernanda Espinosa, fermis la segmenton de altranga nivelo elstarigante ke preskaŭ la plimulto de la membro-ŝtatoj esprimis sin kontraŭ la usona blokado altrudata al Kubo.

Dum la ĝenerala debato komencita la 25-an de septembro, kaj finiĝinta ĉi-lunde, multaj reprezentantoj priparolis tiun sieĝon kaj mi konsideras ke tiu ĉi estas la domo por pritrakti tiaspecajn temojn, ŝi esprimis.

Ĉi-monate okazos nova voĉdonado pri la rezolucio kiu petas ĉesigon de la usona sieĝo kaj evidente tiu politiko multe zorgigas nin en UN, ŝi aldonis.

Kelkaj ŝtatestroj aparte pritraktis la situacion de Kubo kaj la damaĝajn sekvojn de tiu blokado komerca, financa kaj ekonomia kontraŭ la popolo, ŝi memorigis.

Ŝi priparolis kun la gazetaro pri diversaj temoj de la regiono kaj la mondo, kiuj estis la plej traktitaj dum la debatoj, interalie, pri la bezonoj multobligi la dialogojn kun Venezuelo kaj Nikaragvo, kio montras pozitivajn signojn pro la sinteno de Venezuelo, kiu siaflanke invitis al altrangan komisiiton de UN pri homaj rajtoj, Michelle Bachelet, viziti la landon.

Aliaj temoj rilatis al la situacio en Palestino kaj emfazis ke la  solvo pri la Mezoriento devas okazi pere de dialogo; ankaŭ instigis kovri la bezonojn de la plej vundeblaj landoj kaj memorigis la tragedion en Karibio kaŭze de potencaj uraganoj kiuj vipas la regionon.

La plimulto de la landoj subtenis la prioritatojn proponitajn por tiu ĉi laborperiodo, nome, ĝenra egaleco, migrado kaj rifuĝintoj, deca laboro, klimata agado, handikapuloj, revigligo de la laboro de UN, kaj la rolo de la junularo en la paco kaj sekureco, aldonis María Fernanda.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up