Ĉefministro de Kubo partoprenos en la Monda Registara Pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-09 10:12:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ilustra bildo prenita el CubaMinrex

Havano,  feb 9 (RHK) La Ĉefministro de la Respubliko de Kubo, Manuel Marrero Cruz, partoprenos en la Monda Registara Pintkunveno, en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), inter la 12-a kaj la 14-a de februaro.

La evento organizita ĉiujare de la UAE-adminstracioj estas tutmonda scio-kundivida platformo por registaroj,  kiu estis establita en 2013.

La evento, en siaj diversaj agadoj, esploras la tagordon de la venonta generacio de registaroj, koncentriĝante pri utiligado de novigado kaj teknologio por solvi la universalajn defiojn alfrontantajn la homaron.

La Monda Registara Pintkunveno 2024 okazos sub la temo "Formi la registarojn de la estonteco".

La Pintkunveno kunvenigos registarojn, internaciajn organizojn, opiniestrojn kaj privatsektorajn gvidantojn el la tuta mondo por antaŭenigi internacian kunlaboron kaj ebligi al registaroj identigi novigajn solvojn al estontaj defioj por inspiri kaj povigi la venontan generacion de registaroj.

Marrero Cruz kaj la delegacio akompananta lin ankaŭ disvolvos intensan programon de duflankaj renkontiĝoj kun altaj emiratiaj aŭtoritatoj, same kiel kun ŝtatestroj kaj registaroj ĉeestantaj la eventon.

Ĉi tiu vizito permesos al ni daŭre progresigi ekonomiajn, komercajn kaj kunlaborajn rilatojn inter ambaŭ nacioj.

La kuba ĉefministro estas akompanata de la estro de Scienco, Teknologio kaj Medio (CITMA), Eduardo Martínez Díaz; la prezidanto de la Nacia Instituto de Hidraŭlikaj Rimedoj, Antonio Rodríguez Rodríguez, same kiel aliaj direktoroj de la Ministerio pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo, CITMA kaj la Eksterlanda Ministerio.


Fonto: Cubaminrex

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up