Kubo partoprenos en la Pintkunveno de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-09 07:57:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 9 (RHK) La kuba vicministrino pri eksteraj aferoj, Josefina Vidal, gvidas la kuban delegacion en la IX-a Pintkunveno de Ŝtatestroj kaj/aŭ Registaro de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj (ACS), okazonta en la venonta majo 12-a, en Gvatemalo.

La Kuba Ambasado en tiu centramerika lando raportis en sia oficiala Tvitera konto, ke la eventon antaŭos la oka Ordinara Kunsido de la Ministeria Konsilio de Asocio de Karibaj Ŝtatoj.

"Novigi integriĝon per daŭrigebla disvolviĝo de Granda Karibio" estas la devizo de la evento, kiu celas plifortigi la ligojn de amikeco, kunlaboro, komerco, disvolviĝo, klopodoj en la medio kaj turismo en la regiono.

La Asocio  havas 25 membrolandojn kaj 10 rilatajn Ŝtatojn. Ekde 1994, ĝi serĉas la integriĝon de landoj por krei komunan ekonomian spacon, konservi la maron kaj antaŭenigi daŭripovon, investon kaj kunlaboron.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up