Pli ol 30 organizoj partoprenos en la eŭropa solidareca forumo kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-09 07:40:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, jan 9 (RHK) La kanalo Eŭropo por Kubo konfirmis hodiaŭ la partoprenon de pli ol 30 organizaĵoj en sia unua internacia solidareca renkontiĝo kun la insulo, kiu okazos de la 27-a ĝis la 29-a de januaro en la hispana urbo Sevilo.

Ni atendas la ĉeeston ĉe la forumo de ĉirkaŭ 80 delegitoj el ĉirkaŭ 17 landoj en Eŭropo kaj Ameriko, kvankam ĉi tiuj ciferoj ankoraŭ povas varii ĉar ni daŭre ricevas petojn, diris al la informagentejo Prensa Latina José Antonio Toledo, kunordiganto de la platformo aktivigita en oktobro 2020.

En la listo de partoprenantoj estas parlamentanoj, solidarecaj aktivuloj, sindikatistoj, kulturaj personecoj, juristoj, intelektuloj kaj ĵurnalistoj, kun temoj en la debattagordo kiel la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kiun Usono trudas al Kubo dum pli ol ses jardekoj.

Laŭ Toledo, la unua internacia renkontiĝo kunvokita de la kanalo, alternativa rimedo, kiu elsendas ĉiusemajne en Jutubo kaj aliaj sociaj retoj, traktos la atakojn kontraŭ la antila nacio, precipe la sieĝon, ĝian eksterteritorian naturon kaj la agojn por ĝin denunci kaj alfronti.

Ni profitos ĉi tiun renkontiĝon por lanĉi novajn solidarecajn iniciatojn kun la insulo, li diris.

Ekde sia kreo, la kanalo Eŭropo por Kubo kombinis siajn dimanĉajn elsendojn kaj siajn agojn en sociaj retoj kun agadoj kiuj iras de amaskomunikila maratono por denunci la blokadon ĝis karavanoj kaj mobilizadoj sur diversaj kontinentoj malakceptante ĉi tiun Vaŝingtonan politikon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up