Prezidanto de la kuba parlamento gratulas radiolaboristojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-13 10:41:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Monda Tago de Radio

Havano, feb 13 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo (Parlamento) de Kubo, Esteban Lazo, transdonis gratulon per sia konto en X, al ĉiuj radiolaboristoj de la insulo, okaze de la  Monda Tago de Radio.

En la socia reto, la prezidanto de la Ŝtata Konsilio ankaŭ emfazis, ke kubaj radiodissendantoj "kun grandega amo, sindediĉo kaj sindevigo al la popolo faras radion vera sono por spekti."

La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj dekretis ĉi tiun datrevenon en 2011, koincidante kun la dato kiam, en 1946, UN-radio estis kreita kiel servo por raporti pri la agado de sia ĉefsidejo kaj ĝiaj agentejoj.

La Nacia Kuba Radio-Sistemo konsistas el cent stacioj, el kiuj unu estas internacia, ses naciaj, 19 provincaj kaj 74 municipaj kaj preskaŭ ĉiuj transdonas vivan sonon per Interreto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up