Kuba prezidento gratulas flegistajn profesiulojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-05-12 09:46:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, gratulis per sia tvitera konto la flegistinojn de la saninstitucioj de la kariba insulo por la Internacia Tago de Flegado, kiu estas memorata hodiaŭ.


"Heroinoj kaj herooj de la krea rezisto en Kubo estas, inter multaj esencaj, la flegistinoj de niaj Sanaj institucioj, kiuj transsaltas la blokadon por savi vivojn. En ĉi tiu Internacia Tago de Flegado kaj ĉiutage, Gratulon" skribis la prezidento en la socia reto.

Profesiuloj de flegado konsistigas strategian sektoron en Kubo, konsiderata monda medicina potenco pro siaj kontribuoj en diversaj kampoj de tiu ĉi fako.

La Internacia Tago de Flegado estas celebrata ĉiun 12an de majo, memorigante la naskiĝon de Florence Nightingale, fondinto de ĉi tiu profesio, virino de salubraj kaj renovigantaj konceptoj, kio signifis deirpunkton por la disvolviĝo de sansistemoj en la mondo.

Ankaŭ brita verkisto kaj statistikisto, Nightingale estas konsiderita antaŭulo de nuntempa profesia flego kaj kreinto de la unua koncipa modelo de flego. Ŝi naskiĝis en Florenco la 12-an de majo 1820 kaj mortis en Londono la 13-an de aŭgusto 1910.

La dato konsistigas tutmondan festadon antaŭenigitan de la Internacia Konsilio de Flego ekde 1965.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up