Kuba prezidanto akceptis la estron de MediCuba Eŭropo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-18 07:49:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 18 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, kaj la estro de MediCuba Eŭropo, Francesco Cavalli, elstarigis la duflankajn kunlaborajn projektojn en sano dum kunveno ĉi-marde en Havano.

En mesaĝo afiŝita en la socia reto Tvitero, la prezidento diris, ke dum la kunveno li esprimis sian dankon pro la helpo de la organizo al la Nacia Sansistemo, kiu etendiĝis al sciencaj centroj de la grupo de bioteknologiaj industrioj BioCubaFarma.

Li aldonis, ke kun Cavalli li parolis pri diversaj kunlaboraj projektoj, kiuj disvolviĝas en la lando kaj esprimis la dankemon de la Kuba Registaro pro la kontribuo de MediCuba-Europa dum la kompleksaj momentoj de konfrontiĝo kun Kovim-19.

MediCuba Eŭropo konsistas el reto de asocioj kaj neregistaraj disvolvaj organizaĵoj el 13 landoj, kiu praktikas sian solidarecon kun Kubo en la kampo de Medicino.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up