Kuba prezidento gratulas gazetarlaboristojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-14 10:49:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 14 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis ĉi-marde la laboristojn de la gazetaro, kiuj celebras sian tagon koincide kun la 131-a datreveno de la gazeto Patrio kreita de la nacia heroo kuba José Martí.

Per sia konto de Tvitero, la ŝtatestro esprimis: Feliĉan tagon de la Kuba Gazetaro, kiu verŝas lumon sur la neefikon kaj bremsojn al evoluo, kiu agnoskas la klopodojn kaj rezultojn, kiu honorigas la Patrolandon ĉiutage per etiko kaj vero kiel principoj.

Dum tiu ĉi tago la ĵurnalista organizo UPEC  plenumos plurajn agojn kiel la transdono de la premioj naciaj de jurnalismo José Martí al kvin personecoj de la sektoro, kaj la premion Juan Gualberto  Gómez pro la jara laboro en diversaj kategorioj.

La 14-an de marto 1892 José Martí fondis en la urbo Nov-Jorko la gazeton Patrio, kiu kiel samkiel li asertis, havis kiel celon “unuigi kaj ami, kaj vivi en la pasio de vero”, kaj unuiginte ĉirkaŭ la ideo de la kuba kaj portorika sendependeco, ĝi fariĝis modelo por la kuba gazetaro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up