Danilo Guzmán, prezidanto de la asocio de ekonomistoj de Kubo (ANEC) asertis ĉi-semajne ke la aktualigo de la kuba ekonomia modelo malfermas novan etapon decidotan en ĉiu loko, entrepreno, kooperativo, merkato kaj laborejoj.
Tiusence li emfazis ke la asocio de ekonomistoj celas ke en siaj bazaj agadoj ili devas roli kiel puŝilo kontribuonta al konkero de efika entrepreno kiu nepras por kiu ajn ekonomio.
Kadre de ceremonio pro la 35-a fondodatreveno de tiu asocio, okazinta en la memorialo al José Martí en Havano, li emfazis ke la ekonomistoj kaj librotenistoj transiris diversajn etapojn kiuj ne devas esti apartigitaj de la ellernado.
Li ankaŭ emfazis pri la rolo de Ernesto Che Guevara por la kubaj ekonomistoj kaj pro tio la asocio estis fondita la 14-an de junio, okaze de la naskiĝdateveno de tiu elstara figuro kiu heredigis gravajn dokumentojn en la fako de ekonomio.
Li esprimis sian sintenon pri la subjektivaj kondiĉoj hodiaŭ kreitaj por ke la kuba ekonomio, en vera formo-fasko de proprieto kaj mastrumado, kaj kun aktiva, demokratia kaj fleksebla partopreno de la diversaj ekonomiaj subjektoj, forlasu internajn balastojn kaj eksterajn kiuj malhelpas evoluon kaj tiel transiru al supera stadio de efikeco kaj efektiveco prospero-plena.
La aktualiga ekonomia procezo devas esence kreski el la fundamentoj.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ĉe UNO-komisiono regas defendo al internacia medicina kunlaboro
- Kuba prezidento vizitas municipojn en la centro kaj oriento de la insulo
- Expocaribe 2025 por integriĝo de la Granda Karibio
- Nacia Kampanjo por Duvalenta Buŝa Poliomjelita Vakcinado, en la lasta semajno
- Energia kondamno de Kubo al la usona bombado en Irano