Kubaj aŭtoritatoj pritaksis diversajn strategiajn programojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-25 09:13:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Cubadebate

Havano, nov 25 (RHK) Kubaj aŭtoritatoj taksis ĉi-semajne la funkciadon de la loĝa politiko kune kun aliaj prioritataj aferoj por la lando, en renkontiĝo kun guberniestroj de ĉiuj teritorioj.

En la kunveno, gvidata de ĉefministro Manuel Marrero, aperis, ke fine de oktobro 16 985 domoj estis finkonstruitaj, 76 elcentoj de tio, kio estis planita por la dato, raportis la Prezidanteco de la Respubliko en sia retejo.

La registarestro malaprobis la staton de aferoj rilate al konstruado de loĝejoj en la lando kaj atentigis, ke kun la materialoj liveritaj, oni povus fari pli da laboro pri la disvolviĝo kaj kompletigo de nemoveblaĵoj.

"La ĉefa zorgo de la loĝantaro estas loĝado, sed la postuloj kreskas kaj ni ne povis respondi al tiu postulo", li emfazis.

Aliflanke,  vicprezidento Salvador Valdés atentigis, ke nacia agrikulturo trapasas tempon de ŝanĝo bazita sur la decidoj adoptitaj de la landa aŭtoritatoj por promocii ĉi tiun sektoron.

Li pripensis, ke Kubo, eminente agrikultura lando, en pli ol siaj 120 municipoj evoluo dependas de agrikulturo, do la ĉefa endogena rimedo estas tero, tamen "ne ekzistas klarigo, kial multaj el ili ne estas suverenaj en grenoj, fruktoj, radikaj legomoj kaj legomoj," li diris.

En la kunveno oni analizis ankaŭ la staton de efektivigo de diversaj dekretaj leĝoj, kaj ankaŭ ĝeneralaj direktivoj aprobitaj de la Konsilio de Ministroj celantaj malhelpi kaj alfronti krimojn, korupton, kontraŭleĝojn kaj socian maldisciplinon.

La ĉefministro alvokis la guberniestrojn garantii la provizon de produktoj por subteni la festojn por la venonta nova jaro, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn la lando alfrontas.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up