Kuba ŝtata konsilio analizis la laborprioritatojn de la registaro por 2024

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-12 08:22:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: parlamentocubano.gob.cu

Havano, mar 12 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro de la Respubliko Kubo kunsidis ĉi-lunde en la Nacia Kapitolo, gvidata de la prezidanto de tiu organo kaj de la Nacia Asembleo de la Popola Povo (Parlamento), Esteban Lazo Hernández.

La kunvenon ĉeestis la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, kaj la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz.

"La strikta monitorado, kontrolo kaj taksado de ĉiu el la agoj enkorpigitaj en la programon de la efektiviga procezo de la projekcioj de la Registaro por korekti misfarojn kaj reakceli la ekonomion en 2024 konsistigas la laborprioritaton, diris Marrero Cruz.

Li aldonis, ke la ĝisnunaj mezuroj adoptitaj favore progresas kaj la loĝantaro daŭre estos ĝustatempe informita pri ĉiu el la agoj, laŭ la aprobita politika-komunika  plano.

En la debato pri ĉi tiu grava temo, D-ro Miriam Nicado, rektoro de la Universitato de Havano, emfazis kiom akademiaj institucioj povas kontribui, per siaj esploroj kaj sciencaj proponoj, al la makroekonomia stabiliga programo de la lando.

Ĉi-rilate, Díaz-Canel urĝis daŭrigi antaŭenigi la eksportadon de servoj el la sciekonomio, kiu generas koncernan aldonvaloron, surbaze de la kontribuo de kubaj Altlernejoj, kaj ankaŭ ĉenadon en fermitaj cikloj.

Siaflanke, Lazo Hernández rekonis, ke en la programo de la procezo de efektivigo de la decidoj, laboro estis farita kun profundeco, sistemeco kaj sento de urĝeco, malgraŭ la kompleksa situacio de la nacia ekonomio.

"La defio hodiaŭ estas disvolvi ĝin amplekse, cele al ĉiuj sektoroj kaj la loĝantaro aktive partopreni en ĝia efektivigo kaj kontrolo," li deklaris.

Samtempe, li raportis pri la agadplano alprenita de la parlamentaj komisionoj en subteno de la projekcioj de la Kuba Registaro por, el ĝia konsila laboro al la Parlamento kaj la Ŝtata Konsilantaro, kaj el la Popola Povosistemo, kontribui al la decidoj aprobitaj; kie la taskoj efektivigitaj ĉe la bazo, en municipoj kaj provincoj, estas esencaj.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up