La kuba registaro analizis evoluon de prioritataj ekonomiaj programoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-07 10:07:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Manuel Marrero, ĉefministro de Kubo

Havano, okt 7 (RHK) La kuba registaro analizis la evoluon de la programoj pri bioteknologio, sukero, hidraŭliko kaj energetiko, laŭ komuniko sendita per Tvitero de la ĉefministro, Manuel Marrero.

Marrero klarigis ke kiel parto de la programo pri ekstera komerco, la aŭtoritatuloj pritaksis la progreson de la entreprena grupo BioCubaFarma en la bioteknologia sfero.

Rilate la sukeran programon, la registaro analizis la alternativojn por certigi la krudaĵojn cele al la rekuperiĝo de sukerkano, la energi-produktado per biomaso kaj la evoluigo de la homa kapitalo, konsiderante la komencon de la venonta sukera zafro. 

En la hidraŭlika programo oni analizis la indikilojn kaj celojn atingendajn por evoluigi tiun ĉi gravan branĉon, samkiel la servojn por sanigado, kiuj garantios korektan servon al la loĝantaro kaj al la entreprena sistemo, aldonis la ĉefministro.

Kiel parto de la energetika programo, la registaro reviziis la nunan staton de la politiko por evoluigi energifontojn renovigeblajn kaj ties efika uzo.

Kubo aplikas strategion ekonomian kaj socian por alfronti la krizon estigitan de la Covid-19 kaj la plifortiĝon de la usona sieĝo kontraŭ la kariba lando.

La plano proponas agojn, kiuj celas anstataŭi importaĵojn, faciligas eksportaĵojn, impulsas la aplikon de scienco kaj teknologio, pliigas la produktadon de nutraĵoj kaj multobligas la produktivan enĉenigon.

Laŭ la vicunua ministro kaj ministro de ekonomio, Alejandro Gil, tiu ĉi strategio ankaŭ inkluzivas la centran planadon, merkato-reguligon, komplementecon de la diversaj rolantoj ekonomiaj kaj la vigligan rolon de la interna mendo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up