Vilma: elvoko necesa por la kubaj virinoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-08 11:06:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 8 (RHK)  Hodiaŭ oni elvokas la vivon kaj verkon de la porĉiama prezidantino de la Federacio de Kubaj Virinoj, Vilma Espín, okaze de la 94-a naskiĝdatreveno.

La centraj aranĝoj okaze de tiu ĉi datreveno, kuliminis en la Dua Orienta Fronto ĉe la montoĉeno Maestra kun la certeco de Fidel pri tio ke “la ekzemplo de Vilma hodiaŭ estas tre necesa”.

Dum la ceremonio oni metis florbukedon de la generalo de armeo Raúl Castro, gvidanto de la kuba Revolucio plus alian nome de la kuba popolo, sur la loko, kiu gardas ŝiajn cindrojn, en la maŭzoleo de la II-a Fronto Frank País.

Kun la ĉeesto de la membro de la Politika Buroo kaj ĝenerala sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), Teresa Amarelle Boué, centoj da virinoj de la II-a Fronto en Santiago de Kubo, reprezentantaj ĉiujn kubaninojn, kunvenis por festi ŝian heredaĵon kaj la viglecon de la organizo.

"Hodiaŭ ni elvokas, kun profunda emocio kaj respekto, la eternan prezidantinon de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC), Vilma Espín, en kies vivo estas resumitaj la plej aŭtentaj valoroj de kubaj virinoj", esprimis la Unua Sekretario de la Partio kaj Prezidanto de la Respubliko en la reto X, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Speciale, dek junulinoj ricevis la karton, kiu akreditas ilin kiel membrojn de la virina organizo, kiel esprimon, ke la nuno kaj la estonteco de la Patrujo estas la kontinueco de la laboro al kiu la Historia Generacio, kiun  Vilma membris, ŝi dediĉis sian vivon.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up