Kubo alvokas al malpliigo de perforto en Mezoriento

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-15 07:45:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: PL

Havano, apr 15 (RHK) La kuba registaro alvokis ĉi-dimanĉe por  malintensiĝo de la perforto en Mezoriento, tuja batalhalto en la Gaza Zono kaj la fino de la genocido kontraŭ la palestinanoj.

Deklaro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj (Minrex) ratifas la alligitecon de la insulo al paco, justeco kaj respekto al internacia juro, kaj memorigas la avertojn de la kuba registaro pri la danĝeroj de la senpuneco kun kiu Israelo agas en la regiono kun la kunkulpeco de Usono.

La Antila Ekstera Ministerio denuncas ke la kontraŭleĝa atako kontraŭ la konsulejo de la Islama Respubliko de Irano en Damasko, Sirio, estis klara malobservo de Internacia Juro kaj la 1961-datita Viena Konvencio.

Same ĝi atentigas, ke cionismaj agoj endanĝerigis internaciajn pacon kaj sekurecon, antaŭenigante la eblan regionigon de la konflikto kun neantaŭvideblaj sekvoj por la monda paco.

La deklaro de Minrex montras ankaŭ la nekapablon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN)  decide reagi al la antaŭa bombado de la irana konsulejo, kiu fariĝis katalizilo por la respondo de la persa lando la antaŭan tagon. Kubo ripetis sian pozicion, ke paco kaj stabileco en Mezoriento dependas de la atingo de ampleksa, justa kaj daŭra solvo de la konflikto, kiu konsideras la kreadon de suverena kaj sendependa Palestina Ŝtato, ĉe la antaŭ-1967 limoj, kun Orienta Jerusalemo  kiel ĝia ĉefurbo.

Laŭ la noto de la Antila Ministerio pri Eksteraj Aferoj, ĉi tiu propono ankaŭ devas permesi la revenon de rifuĝintoj al ilia tero kaj la eniron de Palestino kiel plena membro de UN.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up