Aliĝu: Kubo partoprenas la kampanjon Por vivo sen perforto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-05 09:43:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
UN- Kampanjo Por vivo sen perforto, Aliĝu

Havano, 5 jul (RHK) Kiel membroŝtato de UN, Kubo ratifis la plenumon de la Tagordo 2030 per nova projekcio de la kampanjo Por vivo sen perforto Aliĝu!

Dum renkontiĝo kun la gazetaro, oni prezentis la artist-reton kiu apartenas al la projekto kaj oni nomunis la kuban kantistinon Vania Borges kiel ambasadorino de bona volo en la venonta laborperiodo 2018-2020.

Borges esprimis sian kontenton aparteni al tiu ĉi grupo kaj aldonis ke muziko estas la plej bona maniero alfronti manifestiĝojn de perforto kaj aldoni voĉojn favore al egaleco inter viroj kaj virinoj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La ĝenerala kunordiganto de la kampanjo, Danilo J. de la Rosa, esprimis ke temas pri iniciato de diversaj organizoj sociaj, kulturaj kaj civilaj, kiuj estas implikitaj en la kreado de novaj ŝancoj kaj impulsi la egalecon inter viroj kaj virinoj; li precizigis ke estas politika volo de la kuba registaro pritrakti la daŭrigeblan evoluon, partoprenigan demokration kaj impulsi transforman vizion de ekonomia, sociaj kaj media daŭrigeblo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up