Pli ol miliono da kubaj studentoj pretas por sia reveno al la klasĉambro ĉi-monate

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-01 12:16:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 1 (RHK).- Novembro markos novan atingon por  Kubo, ĉar pli ol unu miliono da studentoj estis akceptitaj en klasĉambroj dum la unua dekkvino de la monato, post antaŭenigo de vakcinado en tiu loĝantara segmento kiu kiel mezumo superas 80% de la universo por esti imunigata.

Kiel publikigite de la retejo de Presidencia Cuba, tion ĉi  anoncis en kunveno de la vicĉefministro, Jorge Luis Perdomo Di-Lella, kun la guberniestroj kaj la urbestro de la Insulo de la Junularo, gvidata de la Unua Sekretario de la Partio kaj Prezidento. de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, gvidata de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, kaj en kiu partoprenis la deputitoj al la Nacia Asembleo de la Popolpovo.

Perdomo Di-Lella klarigis, ke post unu jaro sen  klasoj persone, pro la epidemio de Kovim-19,  la 8-an de novembro 612 807 studentoj de la sesa ĝis la dekunua klaso rekomencos la kurson; dume de antaŭlernejo ĝis kvina klaso ili faros tion ekde la 15-a de novembro. Ĉi-lasta nombras 718 415 infanojn.

Komence de oktobro, junuloj de antaŭuniversitata kaj pedagogia trejnado revenis al lernejoj, kvankam el la 847 institucioj kiuj devis komenci, pli ol 100 ne povis fari tion ĉar ili liveris servojn kiel izolaj centroj aŭ hospitaloj por Kovim- 19, kaj ili uzis  alternativojn en aliaj lernejoj.

La vicĉefministro raportis, ke por la rekomenco de la lerneja jaro "ni havas kondiĉojn de instrua kovrado kaj preparado de la fakultato por alfronti la psikologiajn kaj pedagogiajn defiojn derivitajn de la post-Kovima scenaro."

Krome,  oni laboras rapide en la agoj de rehabilitado kaj prizorgado de studentaj loĝejoj kaj lernejoj, kiuj funkciis kiel izolaj centroj, hodiaŭ kun konsiderinda difekto en konstruado kaj iliaj konstruaĵoj.

Li anoncis, ke por la venonta akademia jaro 2021-2022, la aĉeto de la lerneja uniforma ŝtofo estis financita kiel prioritato, do la vestaĵoj devas esti pretaj kun la novaj desegnaĵoj kadre de la certigoj de la nova lerneja periodo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up