Pli ol 200 personecoj tra la mondo denuncas subfosajn agojn de Usono en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-10 10:55:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo / Radio Bayamo

Parizo,  nov 10 (RHK) La registaro de Vaŝingtono asignas milionojn da dolaroj por interna subfosado en Kubo, alvokante al civila malobeo, anarkio kaj kaoso, denuncis  pli ol 200 personecoj el la tuta mondo en publika deklaro.

La subskribintoj indikis, ke por ĉi tiu tasko la usona ekzekutivo havas "la kunkulpecon de la granda kompania gazetaro", kaj kun "individuoj  el Florido, ĉefe, kiuj organizas kampanjojn kiuj vokas eliri al la stratoj por protesti perforte por renversi  la kuban registaron”.

Ankaŭ en la interno de la insulo estas grupoj kaj "uloj, kiuj sentas sin subtenataj kaj protektataj de Vaŝingtono", kiuj, profitante "la malfacilan ekonomian situacion pro la blokado (situacio pliigita de Kovim-19, kiel en ĉiuj aliaj nacioj), alvokas al subfosaj manifestacioj ”kun la sola celo fini la nunan politikan sistemon, laŭ la dokumento.

El la jura vidpunkto, la subskribintoj memoris, ke ĉi tiuj agoj estas farataj kontraŭ la kubaj leĝoj “kiuj malpermesas ĉian atakon kontraŭ la nuna politika sistemo, kiel estas logike en ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Kaj multe pli kiam ĝi estas instigita de fremda potenco.

Laŭ tiu ĉi linio, ili atentigis al la usona registaro, ke Kubo neniam faris “agojn kontraŭ ĝia sekureco, des malpli  enmiksiĝis en ties internajn aferojn, nek alvokis la usonajn civitanojn subfosi la establitan ordon, malgraŭ la multoblaj kaj seriozaj internaj sociaj problemoj,  kiujn tiu ĉi mondpotenco havas”.

Por ĉio ĉi, ili postulis, ke Vaŝingtono "ĉesigu la nehoman blokadon kontraŭ Kubo, kaj ĉesu ĝiajn provojn malstabiligi la landon", kies celo estas nenio alia ol "sufoki la kuban ekonomion kaj kaŭzi suferon al ĝia loĝantaro por ke ĝi ribelu kontraŭ  la revolucia registaro”.

Inter la subskribintoj estas, interalie, eksprezidantoj Dilma Roussef (Brazilo), Rafael Correa (Ekvadoro), José Manuel Zelaya (Honduro) kaj Ernesto Samper (Kolombio), la Nobel-premio pri paco Adolfo Pérez Esquivel, filozofoj kiel Gianni Vattimo kaj Fernando Buen Abad, la brazila kantisto Chico Buarque kaj la teologo Leonardo Boff.

La deklaron subskribis ankaŭ dekoj da ministroj, deputitoj, senatanoj kaj diplomatoj el diversaj eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj, kaj ankaŭ ĵurnalistoj, akademianoj, juristoj, verkistoj, artistoj, filmistoj kaj ankaŭ el la mondo de la sporto kiel César Luis Menotti, iama trejnisto de la futbalteamo el Argentino.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up