
Dialogas Díaz-Canel kun reprezentantoj de la ŝtata kuba misio en Moskvo
Havano, maj 8 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel komencis hodiaŭ sian aktivadon en Rusio per renkontiĝo kun membroj de la Kuba Ŝtata Misio en Moskvo.
La prezidento emfazis la gravecon, ke kuba delegacio partoprenu en la eventoj memore al la 80-a datreveno de la venko de Sovetunio super la faŝismo, en la tempo, kiam oni klopodas distordi la historion.
Ĝi ankaŭ markis la koincidon de la festoj kun la 65-a datreveno de la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj la eksa Sovetunio, kiu okazis la 8-an de majo 1960.
Li klarigis ankaŭ, ke la vizito komenciĝis en Sankt-Peterburgo, kie la kuba delegacio vizitis tri gravajn bioteknologiajn disvolvajn centrojn kaj faris interŝanĝojn kun ĉefaj oficistoj en la tiel nomata ĉefurbo de la rusa nordo.
Díaz-Canel emfazis la pozitivan staton de la rilatoj je ĉiuj niveloj kun la Rusa Federacio, kaj politike kaj ekonomie.
Dume, kolegoj de la ŝtata misio klarigis la laboron faritan por plifortigi ligojn en la ekonomia kaj eduka sektoroj.
Post la kunveno, la kuba prezidento vizitis la aŭtofabrikon Moskvich, kie lin akceptis la moskva urbestro Sergej Sobyanin.
Poste, Díaz-Canel, kune kun sia venezuela ekvivalento, Nicolás Maduro, metis florkronon ĉe la ĉevala statuo de la liberiganto, Simón Bolívar, sur la placo kiu portas lian nomon en la rusa ĉefurbo.
Fonto: PL