Díaz-Canel okazigis renkontiĝon kun membroj de la kuba misio en Grenado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-08 12:57:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sankta Georgo, dec 8 (RHK) La prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, renkontiĝis  kun membroj de la kuba ŝtata misio kaj la solidarecaj organizaĵoj de Grenado.

Niaj plej proksimaj, plej indaj kaj plej kuraĝaj amikoj estas la popoloj de Karibio, Díaz-Canel rememoris ĉi tiun esencan frazon de Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz pri la fortaj ligoj de la karibaj popoloj, resuminte la renkontiĝon.

Nuntempe en Grenado kunlaboras medicinaj kaj konstrubrigadoj. Estas preskaŭ kvindek profesiuloj, kiujn Díaz-Canel dankis pro ilia subteno, nome de Kubo, por la progresigo de la programoj de la Granada registaro.

Ni ĝojas trovi tiom da korinklino kaj rekono de niaj karibaj fratinoj kaj fratoj al Kubo kaj la Revolucio,” li diris; Plenigas nin de emocio, ke vi diras al ni, ke ni ĉiam povas kalkuli je vi por la defendo de Kubo; ni ĝojas, ke en la registaro de ĉefministro Dickon Mitchell estas tri ministroj, kiuj studis universitatajn diplomojn en Kubo.

Ankaŭ membras la kuban  delegacion  la prezidanto de firmao Biocubafarma, Eduardo Martínez Díaz; vicministro pri eksteraj aferoj Josefina Vidal Ferreiro; kaj Eugenio Martínez Enrique, ĝenerala direktoro de Latin-Ameriko kaj Karibio de la Ekstera Ministerio, inter aliaj personecoj.

Vidu pli ĉe:https://www.radiohc.cu/eo/noticias/nacionales/306999-prezidento-de-kubo-vizitis-modernan-medicinan-centron-en-sankta-vincento-kaj-grenadinoj

 

:Fonto: Retejo de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up