
Foto: Granma
Deklaro de la Komunista Partio de Kubo
La Komunista Partio de Kubo kondamnas, per la plej fortaj vortoj, la brutalajn bombadojn faritajn de la usona registaro kontraŭ la iranaj nukleaj instalaĵoj en Fordow, Natanz kaj Isfahano.
Ĉi tiuj krimaj agoj, kontraŭaj al internacia juro kaj la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, konsistigas gravan tutmondan minacon, kies sekvoj por la homaro povus esti neantaŭvideblaj.
En ĉi tiu decida momento, la Komunista Partio de Kubo ripetas sian plenan solidarecon kun la popolo kaj registaro de la Islama Respubliko Irano, kiu, kiel suverena ŝtato, ĝuas la rajton je memdetermino kaj disvolviĝo.
La Komunista Partio de Kubo, delonga defendanto de paco, alvokas politikajn partiojn, sociajn movadojn kaj maldekstrajn kaj progresemajn politikajn fortojn mobiliziĝi por kondamni ĉi tiujn kontraŭleĝajn agojn faritajn de la faŝisma usona registaro, kiuj subfosas klopodojn por intertraktita solvo al la konflikto en la Proksima Oriento, kaj konfirmas sian plenan subtenon al la genocidaj ambicioj de Israelo en la regiono.
La faktoj multe diras kaj montris ĝis kiaj punktoj la jankia imperio iros por trudi siajn ekspansiismajn kaj dominajn politikojn, endanĝerigante la estontecon de la homaro. Estas nepre necese, ke ni kuniĝu por savi nian popolon de nuklea milito.
Fonto: Granma