Kuba prezidento komencis viziton al la meksika ŝtato Campeche

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-11 10:41:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Meksikurbo, feb 11 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, komencas oficialan viziton al la meksika ŝtato Campeche ĉi-sabaton, por renkontiĝi la kvinan fojon kun sia gastiganto Andrés Manuel López Obrador.

Ĝi estas la kvara vizito, kiun la kuba prezidento faras al ĉi tiu lando en la kvar jaroj de la registaro de prezidento López Obrador.

Ambaŭ faris jaran renkontiĝon personan, interrompitan de la pandemio de Kovim-19, kiam ĝi forte batis Meksikon kaj kubaj laborbrigradoj de kuracistoj iris al tiu lando por subteni la registaron kaj popolon meksikan en la plej malbona momento de la pandemio.

Tia kunlaboro daŭras per sendo de vakcinoj kubaj Abadala dum tiuj ĉi lastaj etapoj de la kronviruso. La vakcinon oni uzas kiel aldona dozo al la meksika loĝantaro.

En ĉi tiu nova  kunveno en Campeche, ambaŭ gvidantoj traktos la temon de la medicina-sanitara kunlaboro de Kubo en la naciaj sanprogramoj estratataj de la Meksika Instituto de Socia Sekureco (IMSS).

Okazos oficiala akcepto en la Mara Regiono numero 7 kun dungitoj de IMSS kaj kubaj kuracistoj kiel dankema sinteno de la meksika registaro kaj por la kunlaboro inter ambaŭ gvidantoj.

Díaz-Canel estos distingita per la Meksika Ordeno de la Asteka Aglo, en la grado de Kolumo, fare de Prezidento López Obrador.

En privata kunveno ambaŭ regantoj diskutos, krom la sanproblemon, pri la afero rilata al liverado de balasto por la majaa trajno, kaj la usona blokado trudata al  la insulo, insiste kondamnita de la meksika registaro, kiu postulas ĝian tujan ĉeson sen antaŭkondiĉojn.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up