Finiĝas la dialogo inter Kubo kaj la EU kun esencaj progresoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-06 08:26:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Eŭropa Unio montris optimismon pri la rezultoj de sia tria rondo de dialogo  kun Kubo, kiu finiĝis en Havano kun esencaj avancoj.

Christian Leffler, la reprezentanto flanke de la EU, sciigis ke oni eliris el tiuj du laborsesioj kun pli bona interkompreniĝo pri la punktoj debatitaj kaj pri la eblecoj fini kun sukceso.

 En la sidejo de la EU en Havano, la altranga funkciulo asertis antaŭ kubaj ĵurnalistoj kaj eksterlandaj, ke dum la kontaktoj ekzistis konstrua kompromiso kaj preteco pozitive avanci.

Li aldonis ke se oni sukcesas same labori, en la venonta dialoga sesio estiĝos gravaj rezultoj pri la ĉapitroj kaj temoj pendantaj.

Li anoncis ke la kvara eldono de la dialogo okazos en Bruselo, sed ne precizigis daton, certe “antaŭ la somero”, li aldonis.

La eventuala interkonsento konsistas el tri pilieroj: politika dialogo, kunlaboro kaj aferoj komercaj kaj ekonomiaj.

 Demandite pri la ŝanĝo de kunteksto  ligita al la dialogo inter Kubo kaj Usono, Leffler asertis ke tia situacio favoras la kuntekston de la dialogo inter Havano kaj la EU.

Flanke de Kubo la dialogon gvidis Abelardo Moreno, vicministro pri eksteraj rilatoj.

La unua kontakto inter ambaŭ partoj okazis en aprilo 2014, kio malfermis procezon celantan interkonsenton de politika dialogo kaj normaligi la rilatojn kiuj ekde la jaro 1996 fariĝis streĉaj kaj malproksimaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up