Alvenis al Kubo 150 kunlaborantoj el Afriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-23 14:19:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
kuracistoj revenis el Afriko Okcidenta

Kontentaj pro la laboro farita kontraŭ la viruso de ebolo en Okcidenta Afriko, kiu altigis la prestiĝon de la kuba sansektoro, revenis al la insulo 150 kunlaborantoj, 98 el ili venis el Sieraleno kaj 52 el Liberio.

Ili apartenas al la internacia taĉmento Henry Reeve, formita de 256 kunlaborantoj, kiuj reagis al la alvoko de la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki Moon, kaj de la monda organizo pri sano (OMS) en oktobro de 2014, vojaĝinte batali kontraŭ la viruson, ankaŭ en Gvineo.

En tiuj tri landoj de Okcidenta Afriko, la plej damaĝitaj de la epidemio, la kuba personaro sanitara, rolis tre elstare en la kuracado de ebolo, kaj ankaŭ en ties preventado, kiel estis agnoskite de la koncernaj aŭtoritatuloj.

En Sieraleono, ili laboris en la centroj por atento de ebolo, kreitaj en la urbo Kerry Town Freetown kaj Maforki Port Loko, dum en Liberio ili laboris en la centro konata kiel MoD1-ETU.

Kun ĝojo kaj fiero ili estis akceptitaj en la internacia flughaveno Juan Gualberto Gómez en la urbo Varadero; la ĵusalvenintoj trapason epidemiologian kontrolon kiel estas establita por ĉiuj alvenantoj el landoj kiuj suferadis la menciitan epidemion.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up