Vizitas Kubon la ministro pri eksteraj tilatoj de Vjetnamio, Pham Binh Minh.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-20 07:55:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 20 maj (RHK) La unua vicministro kaj ministro pri eksteraj rilatoj de Vjetnamio, Pham Binh Minh, vizitas Kubon kiel parto de oficiala laborprogramo.

Dum sia restado en la kuba ĉefurbo, la vjetnama ministro dialogos kun sia kuba homologo Bruno Rodríguez Parrilla, kaj ankaŭ renkontiĝos kun la prezidanto de la insula parlamento, Esteban Lazo  kaj aliaj gvidantoj.

La vizito de la vjetnama diplomato al Kubo, daŭros du tagojn, kaj ĝi donas kontinuecon al la konstantaj interŝanĝoj de delegitaroj altnivelaj inter la du landoj dum la lastaj jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up