Raúl Castro vizitas Alĝerion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-05-03 23:21:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, plenumos tritagan laborviziton en Alĝerio celante  plifortigi la reciprokajn rilatojn kun tiu nordafrika lando.

Kiel parto de la unua agado en Alĝerio, Raúl omaĝis la martirojn de la alĝeria revolucio en la monumento kiu memoras pri ili en la ĉefurbo alĝeria. La ceremonion partoprenis flanke de  Alĝerio la prezidanto  de la konsilantaro de la nacio,  Abdelkader Bensalah.

La kuba prezidento revuis la honoran taĉmenton de la respublikana gvardio kaj deponis florbukedon ĉe  la memorŝtonon  omaĝe al la preskaŭ du milionoj da alĝerianoj forpasintaj en malegala batalo kontraŭ  la franca armeo kolonia.

La kuban prezidenton akompanas en tiu ĉi vizito tritaga, Ricardo Cabrisas, vicprezidanto de la ministra konsilantaro, kaj Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up