Italio fidas je la aktualigo de la kuba ekonomia modelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-09 11:39:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicsekretario pri eksteraj aferoj de Italio, Mario Giro, ratifis en Havano ke lia lando fidas je la aktualigo de la kuba ekonomia modelo kaj pro tio 140 entreprenistoj de tiu lando vizitas la insulon.

Dum gazetara konferenco la vizitanto pritraktis la fruktodonan interŝanĝon okazintan kun kelkaj  ministroj kaj specialistoj kuba, el kiuj fontis interkonsentoj kiuj konkretiĝos en la sektoroj de energio, agrikulturo, nutrado, turismo, konstruado kaj infrastrukturo.

Giro menciis inter la plej tujaj proponoj kaj pli allogaj por la italaj entreprenistoj, la starigo de tri eolaj parkoj en la orienta parto de la insulo, 14 projektoj por la speciala evoluzono de Mariel, en la okcidento de Havano, krom institucio pri restarigo kaj desegno en la historia centro de Havano.

Li laŭdis la preparon de la fakuloj kaj funkciuloj kubaj, demonstritaj en la prezento de studoj faritaj por ĉiu programo, kun vizio de daŭripova evoluo.

La vicsekretario pri eksteraj aferoj de Italio aldonis ke multaj el tiuj projektoj estas en fazo pristuda kaj devos konkretiĝi kiam la ĉefministro itala, Matteo Renzi vizitu Kubon la venontan oktobron.

Demandite pri la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Havano kaj Washington kaj ebla komerca malfermo, li insistis ke tio ne obstaklos la rilatojn de sia lando kun Kubo, ĉar temas pri sektoroj entreprenistaj de malsamaj dimensioj kaj sen konkurenco.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up